home

Internacia Instituto pri Psikologio de la Krizeventoj

 

La Internacia Instituto pri Psikologio de la Krizeventoj “Gianpaolo Nicolai” naskiĝis la 25an de januaro 2003 pro iniciato de grupo el psikologoj, kiuj estis jam engaĝitaj en agado, studo kaj esplorado pri mastrumo de krizeventoj.
La Instituto stimulas studojn kaj esplorojn pri temoj, kiuj, je diversaj niveloj, rilatas la mastrumadon de krizaj eventoj, nome de eventoj kaǔzitaj de naturaj katastrofoj, de militaj aǔ teroristaj agoj, kaj ankaǔ de lokaj eventoj, kiaj estas trafikakcidentoj, konfliktoj interseksaj aǔ interklasaj, ankaǔ en karceroj, mensa elĉerpiĝo (“elbruliĝo”), ĝenado en la laborloko.
Ĉiuj membroj de la Instituto estas psikologoj, kiujn helpas reto de kunlaborantoj agantaj en la kampo de la krizoj kun malsamaj taskoj: kuracistoj, sociologoj, antropologoj, juristoj, ekonomikistoj. Tia plurdisciplina agmaniero celas ankaǔ atentigon pri la protekto de la homaj rajtoj, ofte forgesataj en kriza situacio favore al teknikeco ne ĉiam tute pravigebla. Tial la Instituto engaĝiĝas ankaǔ en esploroj etikaj, pedagogiaj, bio-medicinaj, bio-juraj, rilatantaj la mastrumadon de krizeventoj.
Krom studoj kaj esploroj, la Instituto dediĉas atenton al edukado de operaciantoj en la kampo de la krizmastrumado. Pli precize, la Instituto emfazas la neceson, ke la helpon al la trafitoj de katastrofoj donu operaciantoj, kiuj ricevis celkonscian psikologian preparon: ili estas plejofte bonvolaj kaj etike engaĝitaj, sed ili riskas elbruliĝon (“burnout) se ili ne estas preparitaj al la cirkonstancoj, eĉ ne facile antaǔvideblaj (tio koncernas pli ofte la volontulojn, sed kelkfoje ankaǔ la “profesiulojn”). Oni povas, bedaǔrinde, konstati, ke la eduka programo kutime donata tiucele ne inkluzivas la psikologiajn aspektojn. Celo de la Instituto estas, sekve, apliki teknikojn taǔgajn kiam estas necesa specifa psikologia apogo, por unuopuloj kaj por grupoj, ĉu viktimoj ĉu savantoj.
Tial ke, principe, ni ĉiuj povas troviĝi en krizaj situacioj, aparta atento estas dediĉita al prevento kaj kontrolo de la streso, kiu en tiaj cirkonstancoj povas ataki en malfacile antaǔvideblaj formoj, kun sekvoj pli gravaj ol en normala medio. Konsekvence, la Instituto celas zorgi pri edukado de psikologoj kaj aliaj operaciantoj, proponante al ili celtrafajn kursojn kaj aliajn iniciatojn.
Por la Instituto estas ankaǔ objekto de studo kaj esplorado la psikologio de la krizeventoj en rilato kun la ĉirkaǔa medio. La utiligota metodo estas daǔra edukado al valorigo de la mediaj kaj kulturaj ecoj de la koncernaj sociaj ĉirkaǔoj.
La Instituto intencas krei reton de kontaktoj kaj kunagadoj, proponante sin mem kiel unuigan sintezcentron inter la diversaj institucioj kaj instancoj, privataj kaj publikaj, kiuj diversmaniere zorgas pri psikologio de la krizeventoj, en Italujo kaj eksterlande, precipe en Eǔropo.
La Instituto, krome, celas doni valoron al la intercirkulado de la kritikaj kontribuoj kaj de la diversaj spertoj, resultanta en kreo de komunaj kodoj, kiuj pliriĉigu, surbaze de naciaj kaj internaciaj gvidlinioj, la karakterizan profesiecon de la krizeventaj operaciantoj. Ĝi intencas krome kunhelpi en la kunordigo de iniciatoj lanĉataj en la propra interesfako, ankaǔ per kreado de oficiala listo de la institucioj kaj organizaĵoj, publikaj kaj privataj, agantaj en tiu kampo.